Oliver Mazodze’s biography, net worth, fact, career, awards and life story

Intro Zimbabwean Esperantist
Was Esperantist 
From Zimbabwe 
Type Literature 
Gender male
Birth 1966
Death 2010
(aged 44 years)

Oliver MAZODZE (1966-2010), UEA-delegito en Harare (Zimbabvo) mortis la 15-an de majo dum vojaĝo en Sudafriko al sia frato, por serĉi laboron. Li lernis Esperanton en Kubo kiel universitata studento en 1989. La postan jaron li diplomiĝis kiel Cseh-instruisto en la ILEI-konferenco en Hanabanilla kaj partoprenis ankaŭ la 75-an UK en Havano. Poste li instruis la lingvon en la Insulo de Junularo kaj kunlaboris kun Kuba Esperanto-Asocio. Reveninte hejmen li fondis Zimbabvan Esperanto-Instituton, kiu dum multaj jaroj okazigis kursojn en Zimbabvo, i.a. oficialan kurson por instruistoj sub ministeriaj aŭspicioj en 1996. Li instruis ankaŭ en najbaraj afrikaj landoj kaj en la Aŭstralia Somera Esperanto-Lernejo en Adelajdo en 2005. Ekde 2006 li estis membro de la Internacia Ekzamena Komisiono de UEA kaj ILEI.

Lin funebris lia edzino Gracious kaj la du infanoj Sergio (13) kaj Lynn (12).

You May Also Like