Kola Ajayi’s biography, net worth, fact, career, awards and life story

Intro esperantista nixerianu
Is

Esperantist 

From

Nigeria 
United Kingdom 

Type

Literature 

Gender male
Birth 23 April 1906, Warri
Kola Ajayi

Kola AJAYI [aĝaji], kristana antaŭnomo: Nathaniel (naskiĝis la 23-an de aprilo 1906 en Warri, Niĝerio, mortodato nekonata) estis joruba esperantisto.

Ajayi estis angla ŝtatano, aktoro, esperantista prelegisto. Li restadis longe en Usono.

Li esperantistiĝis en 1931 en Bydgoszcz (ĉe fratoj Fethke). Depost 1932 li prelegis en Esperanto pri Afriko antaŭ neesperantista publiko. Li havis

  • en Pollando 45 prelegojn en 22 urboj antaŭ 8100 personoj kaj radiokantadon,
  • en Ĉeĥoslovakio 33 prelegojn en 21 urboj antaŭ 12 400 personoj (aprilo-majo 1933), du radioprezentadojn,
  • en Jugoslavio ĉ. 25 prelegojn (junio-septembro 1933).

Jean Forge en sia satira novelaro La Verda Raketo dediĉis al Kola Ajayi rakonton Nia nigra filo, sed li traktas lin kiel grandan infanon.

Inter alie la 10-an de marto 1933 en la gimnazio en Kartuzy (Pollando) li prelegis kun diapozitivoj (lumbildoj) en Esperanto pri Afriko, ĉefe pri kulturo, religio, moroj kaj kutimoj de siaj samlandanoj. La prelegon partoprenis la gimnazia direktoro Józef Orzech, kiu estis ankaŭ esperantisto kaj ĝuste li tradukadis la prelegon al la pola, krome partoprenis la instruistoj kaj amase la lernantoj de la gimnazio, krome partoprenis ankaŭ la lokaj esperantistoj Adela Frankowska kaj Feliks Marszałkowski (, ).

Referencoj

You May Also Like