Gbeglo Koffi’s biography, fact, career, awards, net worth and life story

Intro Togolanda instruisto kaj esperantisto
A.K.A. Koffi Gbeglo
Is Esperantist
From Togo
Type Literature
Gender male
Birth

31 December 1957

Age 63 years
Star sign Capricorn

GBEGLO Koffi (naskiĝis en 1957) estas togolanda esperantisto, instruisto pri matematiko, gvidanto de privata lernejo «Instituto Zamenhof» (kie infanoj lernas esperanton) kaj nacia sekretario de la Federacio de privataj lernejoj en Togolando. Li ankaŭ estis estrarano de la Universala Esperanto-Asocio 1998–2004.

Esperanto

Delegito de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) ekde 1986, ĉefdelegito de 1993, de 1998 ĝis 2004 li estis UEA-estrarano. Li estas ano de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE) por la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA; li ankaŭ multe kontribuis al Kontakto kaj Monato. Krome li estas membro de la Akademio de Esperanto.

En Togolando li estis vicprezidanto de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, kies bultenon Alvoko li redaktas. Krome li reprezentas UTE en la Komitato de UEA kaj TIETo en la Forumo de la Esperanta Civito.

Verkoj

Elekto de verkoj:

  • Mi vizitis grandan urbon (1989)
  • De vilaĝo al ĉefurbo (1993)
  • Prenu plu! (1995, lernolibro)
  • La tabelo (1997, gramatika eseo)

Eksteraj ligiloj

  • http://www.esperanto.net/literaturo/autor/gbeglo.html
You May Also Like